biblioteko

Vi estas ĉi tie: Hejme > Bibliotekoj > BitArkivo

BitArkivo

Ivan: Bitarkivo.org estas nova projekto por arkivi kaj por ĉiam konservi esperantaĵojn. (…) Ĉu vi havas paperajn Esperantajn revuojn ĉe vi aŭ ĉe via plej proksima E-biblioteko aŭ klubo, kiu ankoraŭ ne troviĝas rete? Vi estas bonvena partopreni en la kreskigo de nia (kaj ankaŭ via) projekto, skanante ilin kaj sendante ilin rete al ni.

Ni prizorgos la ceteron: 1) ni uzos OCR-programojn por rekoni la E-tekstojn (tiel eblos trovi la gazetenhavon pere de retserĉiloj kiel Google, DuckDuckGo ktp.). 2) ni aldonos metadatumojn en PDF kaj archive.org (lingvoj, datoj, kategorioj ktp.) por faciligi la serĉadon kaj listigadon. 3) Ni alŝutos la revuojn kaj zorgos, ke ili neniam estos malaperintaj. Ni nuntempe havas rete 2114 gazetnumerojn de 13 gazetoj kaj ni kreskas rapide, inkluzive 627 numerojn de la revuo Esperanto. Ni trovis rete kaj arkivis numerojn de la jaro 1905 ĝis 1942 kaj ekde 2002 ĝis 2011, la plej novaj numeroj troviĝas nur por abonantoj ĉe la retpaĝo de UEA. Nuntempe ni ĝojas vidi, ke multaj PDF-oj jam estas serĉitaj, legitaj kaj elŝutitaj rete, laŭ informo el niaj statistikoj. Se ĝi utilas, por ke vi ekkonu novaĵon pri E-kulturo, helpu vian Esperantan esploron, amuzu vin, aŭ montru for de Esperantujo, ke nia kulturo kaj historio estas longa kaj granda, tiam nia agado valoros la penon. Se vi ŝatus sekvi niajn aldonaĵojn kaj novaĵojn, nia Twitter-konto estas @bitarkivo. Kaj ne forgesu trovi nin ĉe bitarkivo.org.

Maklerejo

Pasinta prilaboro: 2017, August 21, 10:26
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login